En julio de 2012 la Eŭropa Organizaĵo por Nukleaj Esploroj, CERN, dum sia
konferenco faris anoncon, ke dum la esploroj estis trovita partiklo, kiu
pli-malpli respondas al la proprec-postuloj de Higgs-bozono, ĝis tiam
ekzistanta nur en teoriaj supozoj. Pri tiu sukceso raportis preskaŭ la
tuta amasmedio, sed nur malmultaj homoj komprenas, pri kio reale temas.
La filmstudio de CERN kreis 3m:30sek mallongan filmon, kie teoria
fizikisto John Ellis klarigas en simpla, komprenebla stilo, kio estas tiu
Higgs-kampo kaj tiu Higgs-bosono. La filmeto kun Esperantaj subtekstoj
estas rigardebla ĉe http://esperanto-tv.com/757
Fonto: Ret-Info, http://www.facebook.com/Ret.Info